2006-03-15

Nova blogo

Rigardu la mapeton, estas nova usonano en E-planedo! Bonvenon, Rick Miller.

2006-03-06

Atlantika Plonĝado 2006

Ĉi-semajnfine, mi partoprenis iberian esperantan renkontiĝon nomatan "Atlantika Plonĝado 2006". Ĝi okazis en "Praia da Areia Branca" (Plaĝo de la Blanka Sablo) en Portugalio.

Pluraj esperantistoj kaj komencantoj el Portugalio, Hispanio, Andoro kaj eĉ Francio ĉeestis kaj ege amuziĝis. Interalie, estis tre interesaj prelegoj:

  • "Johansson kaj Steele: Trarigardo de niaj nun plej verkemaj prozistoj." Ankaŭ oni parolis pri la historio de nia literaturo.
  • "Andoro, la lasta feŭda ŝtato de Eŭropo."
  • "Okcitanio, nevidebla lando, neekzistanta parolata lingvo." Bonega prelego de Farri pri la okcitana lingvo. Li havas tre allogan stilon kaj nekredeblajn rakontojn pri siaj vojaĝoj en la suda Francio.
  • "Io pri komputiloj kaj neŭtrala ilaro?" En ĉi tiu prelego ni parolis pri malbonaj elektoj de titoloj ĉar neniu ĉeestis krom la prelegantoj (mi kaj Nuno).

Cetere, ni spektis kelkajn filmojn kun subtekstoj esperantaj:

  • La junulino kun perlo
  • Amélie
  • Epizodo de South Park
  • eXistenZ

Dimanĉe okazis ekskurso kaj ni vizitis interesan muzeon en Lourinhã kiu estas tre konata pro dinosaŭraj fosilioj (sed ne nur).

Mi fotis iomete per mia poŝtelefono, do jen kelkaj malbonkvalitaj fotoj.

Laŭdire, la sekva iberia rekontiĝo okazos en Madrido.

2006-03-03

Pandora

Jen ttt-ejo kiun mi malkovris: Pandora (en la angla). Ĝi estas iom simila al radio sed la muzikoj ne estas elektitaj laŭ populareco aŭ hazarde. Vi povas krei viajn proprajn radiostaciojn elektante unuan muzikon aŭ artiston. Poste, Pandora elektos similajn muzikojn de tiu artisto kaj aliaj.

La sonkvalito bonas (miaj novaj paroliloj helpas) kaj, danke al Pandora, mi jam trovis bonegajn artistojn/muzikojn. La nura problemo estas ke ĝi enhavas nur usonajn muzikojn.

Cetere, mi demandas denove: ĉu iu havas eblon gastigi E-planedon?

Kategorioj