2007-12-31

Dolĉa Rizo, Koimbro-stila recepto

Kiel promesite, jen la recepto por prepari Dolĉan Rizon.

Ingrediencoj

por 6 personoj

  • 250 g da rizo
  • 1.5 l da lakto
  • 250 g da sukero
  • citronŝelo
  • pulvora cinamo

Preparado

  1. Boligu la lakton kun la citronŝelo.
  2. Dume, varmigu 2 dl-ojn da akvo en poto. Kiam ĝi boliĝas, aldonu la rizon.
  3. Post bolkuiri ĝin dum 3 aŭ 4 minutoj ekaldonu la lakton. Dum oni malrapide aldonadas la lakton, nepras ĉiam kirli (malrapide, per lignkulero). Tio daŭros pli ol unu horo.
  4. Iam aldonu la sukeron. Atentu, tiam la rizo ne plu bolkuiriĝos, kaj bona rezulto estos rizo nek tro mola nek tro malmola.
  5. Daŭre bolkuiru la miksaĵon. Ĝi iĝos pli kaj pli densa. Denove, tio estas arto; ĝi estu nek tro flua nek tro densa. Vi devas ĉiam kirli aŭ ĝi gluiĝos al la poto. Uzu malfortan fajron. Postulas multe da pacienco tiu ĉi dolĉaĵo.
  6. Finfine surŝutu ĝin sur telerojn kaj aldonu la cinamon.

Frandumado

Manĝu ĝin tuj varman, manĝu ĝin poste malvarman, manĝu ĝin eĉ post unu aŭ du tagoj. Tiu ĉi dolĉaĵo, kiam bone preparita, bongustas ĉiam kaj ĉiel.

2007-12-26

Dolĉa Rizo

Iam mi scipovos kuiri! Dume, mi faras provojn. Jen la unua fojo, ke mi faras la tradician dolĉaĵon “Dolĉa Rizo”. (Internacie konata kiel “Rizpudingo”, mi kredas.) Ĝi tradicias ĉe mia regiono verŝajne pro la rivero Mondego kaj siaj rizkampoj.

Arroz Doce

Ĉifoje, mankis iom da rizo — mia patrino informas min, ke la recepto kiun mi uzis malĝustas kaj mi devintus uzi trifoje pli da rizo — kaj, kompreneble, ĝi ne estis tiel bongusta kiel tiu de mia patrino aŭ mia avino. Tiu ĉi dolĉaĵo postulas multe da pacienco kaj iom da sperto. Paciencon mi havis, antaŭsperton tute ne. Venontfoje, se la kuirado estos pli sukcesa, mi skribos pri la recepto. Tamen, sciu jam, ke tiu ĉi Koimbro-stila versio ne enhavas ovojn; tiujn kun ovoj mi tute ne ŝatas. :-)

Kategorioj