tag:blogger.com,1999:blog-23326860.post-63558378185146773252007-12-31T00:20:00.000Z2007-12-31T01:31:22.029ZDolĉa Rizo, Koimbro-stila recepto
Kiel promesite, jen la recepto por prepari Dolĉan Rizon.

Ingrediencoj

por 6 personoj

250g da rizo

1.5l da lakto

100g da sukero

citronŝelo

pulvora cinamo

Preparado

Boligu la lakton kun la citronŝelo.

Dume, varmigu 2 dl-ojn da akvo en poto. Kiam ĝi boliĝas, aldonu la rizon.

Post bolkuiri ĝin dum 3 aŭ 4 minutoj ekaldonu la lakton. Dum oni malrapide aldonadas la lakton, nepras ĉiam miksi (per lignkulero). Tio daŭros pli ol unu horo.

Iam aldonu la sukeron. Atentu, tiam la rizo ne plu bolkuiriĝos, kaj bona rezulto estos rizo nek tro mola nek tro malmola.

Daŭre bolkuiru la miksaĵon. Ĝi iĝos pli kaj pli densa. Denove, tio estas arto; ĝi estu nek tro flua nek tro densa. Vi devas ĉiam miksi aŭ ĝi gluiĝos al la poto. Uzu malfortan fajron. Postulas multe da pacienco tiu ĉi dolĉaĵo.

Finfine metu ĝin sur telerojn kaj aldonu la cinamon.

Frandumado

Manĝu ĝin tuj varman, manĝu ĝin poste malvarman, manĝu ĝin eĉ post unu aŭ du tagoj. Tiu ĉi dolĉaĵo, kiam bone preparita, bongustas ĉiam kaj ĉiel.
Luíshttp://www.blogger.com/profile/04787580931645750027noreply@blogger.com