Mostrar mensagens com a etiqueta eo. Mostrar todas as mensagens
Mostrar mensagens com a etiqueta eo. Mostrar todas as mensagens

2008-01-01

E-planedo legebla per retpoŝto

Ekde nun, eblas legi e-planedon per retpoŝto, se vi tion preferas. Se vi aliĝos, vi ricevos retpoŝtajn mesaĝojn po maksimume unu ĉiutage kun ĉiuj afiŝoj de la koncerna tago.

2007-12-31

Dolĉa Rizo, Koimbro-stila recepto

Kiel promesite, jen la recepto por prepari Dolĉan Rizon.

Ingrediencoj

por 6 personoj

  • 250g da rizo
  • 1.5l da lakto
  • 100g da sukero
  • citronŝelo
  • pulvora cinamo

Preparado

  1. Boligu la lakton kun la citronŝelo.
  2. Dume, varmigu 2 dl-ojn da akvo en poto. Kiam ĝi boliĝas, aldonu la rizon.
  3. Post bolkuiri ĝin dum 3 aŭ 4 minutoj ekaldonu la lakton. Dum oni malrapide aldonadas la lakton, nepras ĉiam miksi (per lignkulero). Tio daŭros pli ol unu horo.
  4. Iam aldonu la sukeron. Atentu, tiam la rizo ne plu bolkuiriĝos, kaj bona rezulto estos rizo nek tro mola nek tro malmola.
  5. Daŭre bolkuiru la miksaĵon. Ĝi iĝos pli kaj pli densa. Denove, tio estas arto; ĝi estu nek tro flua nek tro densa. Vi devas ĉiam miksi aŭ ĝi gluiĝos al la poto. Uzu malfortan fajron. Postulas multe da pacienco tiu ĉi dolĉaĵo.
  6. Finfine metu ĝin sur telerojn kaj aldonu la cinamon.

Frandumado

Manĝu ĝin tuj varman, manĝu ĝin poste malvarman, manĝu ĝin eĉ post unu aŭ du tagoj. Tiu ĉi dolĉaĵo, kiam bone preparita, bongustas ĉiam kaj ĉiel.

2007-12-26

Dolĉa Rizo

Iam mi scipovos kuiri! Dume, mi faras provojn. Jen la unua fojo, ke mi faras la tradician dolĉaĵon “Dolĉa Rizo”. (Internacie konata kiel “Rizpudingo”, mi kredas.) Ĝi tradicias ĉe mia regiono verŝajne pro la rivero Mondego kaj siaj rizkampoj.

Arroz Doce

Ĉifoje, mankis iom da rizo — mia patrino informas min, ke la recepto kiun mi uzis malĝustas kaj mi devintus uzi trifoje pli da rizo — kaj, kompreneble, ĝi ne estis tiel bongusta kiel tiu de mia patrino aŭ mia avino. Tiu ĉi dolĉaĵo postulas multe da pacienco kaj iom da sperto. Paciencon mi havis, antaŭsperton tute ne. Venontfoje, se la kuirado estos pli sukcesa, mi skribos pri la recepto. Tamen, sciu jam, ke tiu ĉi Koimbro-stila versio ne enhavas ovojn; tiujn kun ovoj mi tute ne ŝatas. :-)

2007-10-29

Guglo sugestas studi Esperanton

En sia ĉefa blogo, Guglo priskribas la spam-sistemon de sia retpoŝtservo, Gmail. Tiu blogero inkluzivas amuzan videon pri la sistemo. Per la tempo kiun oni ne plu malŝparas forviŝante spamojn, ili sugestas danci kaj... studi Esperanton!

2007-08-31

Dia do Blogue / BlogTago / BlogDay

Blog Day 2007

[pt] Esta entrada trilingue comemora o 3.º Dia do Blogue divulgando alguns dos meus blogues preferidos.

[eo] Per la jena trilingva blogaĵo mi celebras la 3-an BlogTagon diskonigante kelkajn blogojn kiuj plej plaĉas al mi.

[en] This trilingual post celebrates the 3rd BlogDay by promoting some of my favourite blogs.

Que Treta! (pt)

[pt] Este blogue português da autoria de Ludwig Krippahl é impecável. Trata temas que vão da biologia à política passando pela religião e a ciência. Faz pensar, e o cérebro agradece. É a minha recomendação #1.

[eo] Tiun ĉi blogon verkas portugale Ludwig Krippahl, kaj ĝi bonegas. Ĝi pritraktas temojn kiel biologio, politiko kaj religio. Pensigas, kaj la cerbo dankas. Mia rekomendo #1.

[en] This portuguese blog by Ludwig Krippahl is most excellent. It approaches subjects ranging from biology and science to politics and religion. Lots of food for thought here. My #1 recommendation.

E-planedo (eo)

[pt] Aqui são agregados vários blogues espalhados um pouco por todo o mundo, cujos autores escrevem em esperanto, uma língua auxiliar internacional.

[eo] Vi certe jam konas E-planedon. :-)

[en] This page aggregates various blogs spread all over the world, whose authors write in Esperanto, an international auxiliary language.

Planet Lisp (en)

[pt] Outro agregador de blogues. O tema deste é a minha linguagem de programação preferida, o Common Lisp.

[eo] Alia blogaro. Ties temo esta la programlinvgo kiun mi plej ŝatas, Common Lisp.

[en] Another blog aggregator. This one's about Common Lisp, my favourite programming language.

Schneier on Security (en)

[pt] A segurança, nomeadamente no que diz respeito ao terrorismo, é um tópico quente nos dias que correm. Schneier sabe do que fala e não tem papas na língua para criticar as más práticas de segurança, mentiras, mitos, etc.

[eo] Sekureco, nome rilate al terorismo, estas grava temo hodiaŭe. Schneier spertas pri tiu temo kaj ne hezitas kritiki malbonajn sekurec-praktikojn, mensogojn, mitojn, ktp.

[en] Security, namely terrorism-related issues, is a hot topic these days. Schneier is a security expert who doesn't hesitate to criticize bad security practices, lies, myths, etc.

TED Blog (en)

[pt] TED significa tecnologia, entertenimento e design. São esses os temas desta conferência anual onde participam pessoas como James Watson, Richard Dawkins ou Bill Cliton só para mencionar alguns nomes proeminentes. Entre outras coisas, neste blogue são divulgados regularmente vídeos com apresentações extremamente interessantes de conferências passadas.

[eo] TED signifas teknologion, amuziĝon kaj dezejnon. Pri tio temas tiu ĉi ĉiujara konferenco kiun partoprenas homoj kiel James Watson, Richard Dawkins aŭ Bill Cliton nur menciante kelkajn elstarajn nomojn. Interalie, tiu ĉi blogo ofte disponigas videojn kun ege interesaj prezentoj de pasintaj konferencoj. TED ja ne tedas.

[en] TED stands for technology, entertainment, and design. Those are the subjects of this yearly conference that features participations from people like James Watson, Richard Dawkins or Bill Clinton just to mention a few prominent names. Among other things, this blog regularly makes available extremely interesting video presentations from past conferences.

[pt] Dado que não participei nas duas edições anteriores deste evento, aqui ficam mais dez blogues que me agradam:

[eo] Pro tio ke mi ne partoprenis la du antaŭajn eldonojn de tiu ĉi evento, jen pliaj dek blogoj kiujn mi ŝatas:

[en] Since I didn't participate in the previous two editions of this event, here are ten more blogs I like:

2007-04-12

Gugla Kodsomero 2007

Mi ĝojas pro tio, ke mi estis akceptita de Guglo por partopreni ties programon Kodsomero 2007. Tio estas programo kies celo estas doni eblon al studentoj labori en liber-programaraj projektoj ricevante iom da mono dum la (nord-hemisfera) somero.

Mi jam partoprenis antaŭe, en 2005, kaj estis bonege. Ĉi tiu blogero, en la angla, havas pliajn detalojn pri mia ĉi-jara projekto. Ĉu partoprenos ankaŭ aliaj esperantistoj?

2007-04-07

Ĵazbando

En tiu bildo, homo petas al la ĵazband-membroj pisi en la ujon por kontroli ĉu ili uzis drogojn. Tio memorigas min pri unu fojo kiam, post koncerto, spektanto donacis rulaĵon al ni. “Ĵazmuzikistoj kiuj ne volas kanabon?!”, li ŝokite komentis kun siaj amikoj post ni rifuzis.

Cetere, mia kontrabaso estas denove sana! Tio kio malgluiĝis estas gluita denove. Feliĉe, oni ne bezonis malfermi la kontrabason. Tio estus malbona afero kaj plikostigus la riparadon. Mi ĝojas.

2007-03-27

17-a elsendo de Varsovia Vento

La elsendoj de Varsovia Vento estas amuzaj kaj estas ĉiam agrable aŭdi konatajn voĉojn el pasintaj IJK-oj. Bonan aŭskultadon!

En la 17a elsendo de Varsovia Vento: la pola peco de "Obywatel GC", aktualaĵoj, FLEJA_JEF_PEJ-anguloj, kelkaj sonbildoj de la esperantista realeco, kontribuoj de Ksenia el Moskvo, de Leandro el Fortaleze kaj salutoj de Chuck Smith, enigmeto de Marcin, raporto de Stanislavo Štefan pri letero al la japanaj virinoj, intervjuo kun Eduardo Kozyra pri la loko plenplena de ZEOj, premiera prezentado de nova remikso de dĵ Roger Borges kun Martin Wiese, informoj pri PSI, IJF, HELA kaj la Pol-Kataluna tendaro somere, kanto de Abrahamo kaj ... simple aŭskultu :)

2007-03-08

Nova RSS-ŝuto

Mi ŝanĝis la RSS-ŝuton de E-planedo al feedburner.com. Tiel mi povos pli facile kontroli la statistikojn. Se vi ne uzas RSS-on, vi devus! Mi sugestas na Google Reader.

Jen la nova adreso. Bonan legadon.

Malsana kontrabaso

Antaŭ kelkaj semanoj, mi aĉetis novajn kordojn por mia kontrabaso kaj ĝia sono iĝis eĉ pli bona. Fieris mi. Bedaŭrinde, dum iu nokto io malgluiĝis ene kaj nun bruas. Tio okazis verŝajne pro la vetero, mi ne scias. Mi malĝojas. :-(

2007-02-18

Muzikfilmoj de Carlos Bica

La kontrabasiston Carlos Bica mi menciis jam dufoje. Ĉi-foje, jen tri muzikfilmoj de li:

  • Azul, de la trio kaj albumo samnomataj;
  • Password, de la trio Azul kaj ties albumo “Look What They've Done To My Song”;
  • Diz, alia muzikgrupo.

Ĉi tiun mi plej ŝatas, “Password”:

2007-02-14

Tago de Sankta Valenteno

tsv

(la originalan verkis xkcd)

2007-02-12

Filmoj pri Esperanto

Aperis ĉe YouTube du novaj filmoj pri Esperanto verkitaj de E@I kaj Kosmuzik. La filmoj havas subtekstojn en pluraj lingvoj:

  1. “Esperanto estas lingvo tauxga por cxio”
    (en, pt, de, fr, it, nl, cs, ru, sr, sl, fi, ca, lt, pl, sv)

  2. “Esperanto estas lingvo kun multaj trajtoj”
    (en, pt, de, fr, it, nl, cs, ru, sr, sl, fi, ca, lt)

Abortigo

En Portugalio, estas krimo abortigi krom en kelkaj situacioj kiujn la leĝo difinas. Okazis hodiaŭ voĉdonado por demandi al la portugaloj ĉu oni malkrimigu abortigojn faritajn antaŭ la deka semajno.

voĉdonado pri abortigo

Tio estas vere malfacila etika demando kiu finfine temas pri la rajtoj de la embrio kontraŭ la rajtoj de la virino. Mi konsentas kun argumentoj de ambaŭ flankoj kaj ne certas ĉu (aŭ kiam) etikas aŭ ne abortigi. Tial, mi pensas ke estas pli bone la virino decidi (kun sia familio, kuracisto, ktp). Ĵus abortinta virino bezonas kuracadon, ne malliberigon.

Nu, venkis la apogantoj de la malkrimigo (59%) kaj baldaŭ oni verkos novan leĝon. Iel ajn, pli bone zorgi pri eviti abortigojn. Ŝajnas plejparte ke ambaŭ flankoj konsentas pri tio.

2007-02-10

Kontrabaso

En mia antaŭa blogero, mi menciis atelieron kun Carlos Bica kaj promesis estontajn novaĵojn pri tio.

Do jen, en tiu ateliero mi al li demandis kie mi povus aĉeti bonan kontrabason kaj tiel malkovris ke li volis vendi kontrabason lian. "Perfekte!", mi ekkriis. (Nur mense, aŭ eble vere kriis, ne memoras.) Kontrabaso kiu apartenis al unu el la plej bonaj kontrabasistoj nuntempaj? Ja mi volis aĉeti ĝin.

Li sugestis ke mi vojaĝu al Berlino kie la kontrabaso estis kaj kie li duontempe loĝas. Ankaŭ eblus viziti kelkajn lokojn kie oni vendis aliajn kontrabasojn. Tion mi faris, kaj mi aĉetis lian belan kontrabason.

Contrabaixo

150-jaras!

2006-11-17

Novaĵoj

E-planedo havas novajn blogojn: Kontenta, Amelano, Haveno Mediteranea kaj verŝajne ankaŭ aliajn kiujn mi forgesis anonci.

Cetere, mi partoprenis IJK-on 2006. Mi ekskribis iomete pri la kongreso tiam sed paneis la disko de mia portebla komputilo kaj mi ne havis tempon reskribi.

IJK 2006, Sarajevo

Ha, kaj mi partoprenis atelieron kun la bonega portugala kontrabasisto Carlos Bica. Pliajn detalojn pri tio en estonta blogaĵo.

2006-06-24

Novaj blogoj

Estu bonvenaj la du novaj blogistoj en E-planedo: Parŝo kaj Slavik Ivanov.

2006-06-16

Plurlingva bovino

Okazas en Lisbono la Bovinparado [en/pt] kaj, interalie, estas “plurlingva bovino” kiu surhavas la esperantan vorton por tiu ĉi besto:

bovino1 bovino2

(fotis Anĉjo)

2006-06-14

E-planedo havas novan hejmon

E-planedo havas novan hejmon kaj nun loĝas ie en Usono. Mi esperas ke ĉio bone funkcias. Kiel ĉiam, kritikojn kaj sugestojn sendu al e-planedo (ĉe) kerno (punkto) org.

2006-03-15

Nova blogo

Rigardu la mapeton, estas nova usonano en E-planedo! Bonvenon, Rick Miller.

Kategorioj