2007-02-12

Abortigo

En Portugalio, estas krimo abortigi krom en kelkaj situacioj kiujn la leĝo difinas. Okazis hodiaŭ voĉdonado por demandi al la portugaloj ĉu oni malkrimigu abortigojn faritajn antaŭ la deka semajno.

voĉdonado pri abortigo

Tio estas vere malfacila etika demando kiu finfine temas pri la rajtoj de la embrio kontraŭ la rajtoj de la virino. Mi konsentas kun argumentoj de ambaŭ flankoj kaj ne certas ĉu (aŭ kiam) etikas aŭ ne abortigi. Tial, mi pensas ke estas pli bone la virino decidi (kun sia familio, kuracisto, ktp). Ĵus abortinta virino bezonas kuracadon, ne malliberigon.

Nu, venkis la apogantoj de la malkrimigo (59%) kaj baldaŭ oni verkos novan leĝon. Iel ajn, pli bone zorgi pri eviti abortigojn. Ŝajnas plejparte ke ambaŭ flankoj konsentas pri tio.

0 komentoj:

Kategorioj