Dolĉa Rizo
Iam mi scipovos kuiri! Dume, mi faras provojn. Jen la unua fojo, ke mi faras la tradician dolĉaĵon “Dolĉa Rizo”. (Internacie konata kiel “Rizpudingo”, mi kredas.) Ĝi tradicias ĉe mia regiono verŝajne pro la rivero Mondego kaj siaj rizkampoj.
Ĉifoje, mankis iom da rizo — mia patrino informas min, ke la recepto kiun mi uzis malĝustas kaj mi devintus uzi trifoje pli da rizo — kaj, kompreneble, ĝi ne estis tiel bongusta kiel tiu de mia patrino aŭ mia avino. Tiu ĉi dolĉaĵo postulas multe da pacienco kaj iom da sperto. Paciencon mi havis, antaŭsperton tute ne. Venontfoje, se la kuirado estos pli sukcesa, mi skribos pri la recepto. Tamen, sciu jam, ke tiu ĉi Koimbro-stila versio ne enhavas ovojn; tiujn kun ovoj mi tute ne ŝatas. :-)
2 komentoj:
vi devas meti en la blogon la recepton. Mi amas dolĉan rizon kaj volus provi fari en mia hejmo. Mi vizitos miajn gepatrojn kaj do tie petos la recepton de mia patrino.
Interese. Ĉu ĝi estas kutima dolĉaĵo en Brazilo? Morgaŭ mi faros dolĉan rizon denove kaj tiam skribos pri la recepto.
Dume, se vi volas, jen la recepto kiun mi uzis: Arroz-doce à Moda de Coimbra. Mia patrino diras ke mi devintus uzi 250 gramojn da rizo anstataŭ 75 gramojn. Tion mi provos morgaŭ.
Post a Comment