2008-08-20

Internacia Konferenco de Fizik-Studentoj 2008

Ĉi-somere mi ne partoprenis Esperantan konferencon. Anstataŭe, mi vojaĝis al Pollando por la Internacia Konferenco por Fizik-Studentoj en Krakovo (ICPS 2008), kvankam mi fakte ne studas fizikon.

Utilis ke mi partoprenis IJK-on 2006 en Sarajevo ĉar estas kelkaj vortoj similaj inter la pola kaj la bosna lingvoj, pivo kaj piwo (biero), interalie. Mi ne lernis multe pli ol simplaj vortoj, sed mi lernis iomete pri la kompleksa pola alfabeto kaj amuziĝis legante hazardajn vortojn ĉe la stratoj.

Kvankam ĉi tiaj konferencoj temas precipe pri festumado, la oficiala temo estis fiziko. Kelkaj prelegoj estis tre interesaj, kvankam mi ne komprenis amason da aferoj. Mi venis hejmen kun la volo lerni iomete pli pri fiziko, tamen.

Estis ankaŭ alia grava simileco inter la du konferencoj: ambaŭ havis tre internaciajn etosojn. (Fakte, IKFS-partoprenintoj venis el pli da landoj ol IJK-partoprenintoj, mi kredas, kvankam la plejmulto venis el Eŭropaj landoj, en ambaŭ kazoj.) Sed, la oficiala lingvo estis, kompreneble, la angla kaj mi bone sentis kelkajn aspektojn de tiu lingva malneŭtraleco. La britoj havis grandegan avantaĝon: ili sinesprimis ege pli flue ol la ceteraj partoprenintoj kaj tio donis al ili pli altan statuson.

Kaj mi ne havas klarigon por la jeno: la konferenco atrofiigis niajn denaskajn lingvojn. Multaj portugaloj uzis anglajn vortojn en siaj paroladoj, pli ofte ol kutime. Se mi bone memoras, tio tute ne okazis al mi post IJK.

Nu, tre interesa konferenco ĝenerale. Konis multajn interesajn homojn kaj verŝajne partoprenos denove venontjare en Kroatio.

The features of Common Lisp

Abhishek Reddy has compiled an interesting list of Common Lisp features. It's quite concise and includes examples for almost every feature described. It'll come in handy next time someone asks you what is it that attracts you to Lisp.

Kategorioj