2007-12-31

Dolĉa Rizo, Koimbro-stila recepto

Kiel promesite, jen la recepto por prepari Dolĉan Rizon.

Ingrediencoj

por 6 personoj

  • 250g da rizo
  • 1.5l da lakto
  • 100g da sukero
  • citronŝelo
  • pulvora cinamo

Preparado

  1. Boligu la lakton kun la citronŝelo.
  2. Dume, varmigu 2 dl-ojn da akvo en poto. Kiam ĝi boliĝas, aldonu la rizon.
  3. Post bolkuiri ĝin dum 3 aŭ 4 minutoj ekaldonu la lakton. Dum oni malrapide aldonadas la lakton, nepras ĉiam miksi (per lignkulero). Tio daŭros pli ol unu horo.
  4. Iam aldonu la sukeron. Atentu, tiam la rizo ne plu bolkuiriĝos, kaj bona rezulto estos rizo nek tro mola nek tro malmola.
  5. Daŭre bolkuiru la miksaĵon. Ĝi iĝos pli kaj pli densa. Denove, tio estas arto; ĝi estu nek tro flua nek tro densa. Vi devas ĉiam miksi aŭ ĝi gluiĝos al la poto. Uzu malfortan fajron. Postulas multe da pacienco tiu ĉi dolĉaĵo.
  6. Finfine metu ĝin sur telerojn kaj aldonu la cinamon.

Frandumado

Manĝu ĝin tuj varman, manĝu ĝin poste malvarman, manĝu ĝin eĉ post unu aŭ du tagoj. Tiu ĉi dolĉaĵo, kiam bone preparita, bongustas ĉiam kaj ĉiel.

0 komentoj:

Kategorioj