2006-03-03

Pandora

Jen ttt-ejo kiun mi malkovris: Pandora (en la angla). Ĝi estas iom simila al radio sed la muzikoj ne estas elektitaj laŭ populareco aŭ hazarde. Vi povas krei viajn proprajn radiostaciojn elektante unuan muzikon aŭ artiston. Poste, Pandora elektos similajn muzikojn de tiu artisto kaj aliaj.

La sonkvalito bonas (miaj novaj paroliloj helpas) kaj, danke al Pandora, mi jam trovis bonegajn artistojn/muzikojn. La nura problemo estas ke ĝi enhavas nur usonajn muzikojn.

Cetere, mi demandas denove: ĉu iu havas eblon gastigi E-planedon?

1 komento:

Anonymous said...

Karo Luís

Mi trovis almenaŭ unu germanan muzikon. La artisto estas Rammstein!

Saluton

Kategorioj