2007-04-07

Ĵazbando

En tiu bildo, homo petas al la ĵazband-membroj pisi en la ujon por kontroli ĉu ili uzis drogojn. Tio memorigas min pri unu fojo kiam, post koncerto, spektanto donacis rulaĵon al ni. “Ĵazmuzikistoj kiuj ne volas kanabon?!”, li ŝokite komentis kun siaj amikoj post ni rifuzis.

Cetere, mia kontrabaso estas denove sana! Tio kio malgluiĝis estas gluita denove. Feliĉe, oni ne bezonis malfermi la kontrabason. Tio estus malbona afero kaj plikostigus la riparadon. Mi ĝojas.

3 komentoj:

Anonymous said...

c'u vi jam konas "Jazsperanto"
Kaj Stridell el Svedio/Trattbandet
KD mendebla c'e UEA

Luís said...

Ne, mi ne konis. Interese. Ĉu eblas aŭdi ion en la reto?

Anonymous said...

http://www.trattbandet.com/esperanto.htm

jen hejmpag'o de Trattbandet

Kategorioj