2007-04-12

Gugla Kodsomero 2007

Mi ĝojas pro tio, ke mi estis akceptita de Guglo por partopreni ties programon Kodsomero 2007. Tio estas programo kies celo estas doni eblon al studentoj labori en liber-programaraj projektoj ricevante iom da mono dum la (nord-hemisfera) somero.

Mi jam partoprenis antaŭe, en 2005, kaj estis bonege. Ĉi tiu blogero, en la angla, havas pliajn detalojn pri mia ĉi-jara projekto. Ĉu partoprenos ankaŭ aliaj esperantistoj?

1 komento:

Anonymous said...

Bonege. Mi ne scias multe pri programado kaj lisp (mi skribis programon en BASIC kiam mi havis 11-13 jarojn kaj iomete C++ kiam mi havis 16 jarojn), por komenti vian projekton. Tamen, mi tre shatas liberan programon kaj ghojas audi pri vi akceptighis de Gugla Kodsomero 2007.

Kategorioj